8.21.2013

Atahualpa Yupanqui: Demandoj pri Dio (Preguntitas sobre Dios)

Al av’ mia mi demandis:
"Ĉu scias vi, kie Dio?"
Lia vizaĝ' tenebriĝis
Kaj ne venis la respondo.

Li mortis ĉe sia plugil'
Sen konfesio kaj preĝo
Zumo de fluto kaj knaril'
Por Indiana mortfesto.

Mi turnis min al la patro:
"Kion al ni anoncas Di'?"
Gravmiena iĝis Paĉjo.
Li preferis ne respondi.

La minejo lin mortkaptis
Sen kuracist' kaj protekto.
L' oron de l' mastro koloras
La sango de la ministo.

En la montaro mia frat'
Neniun ajn floron vidas.
Malari', serpentoj kaj ŝvit',
Hakistoj nur tiujn konas.

Kaj forlasu la demandon:
"Kie do sin kaŝas Dio?"
Li evitas la arbaron,
Tiu grandega moŝtulo.

Mi kantadas laŭ la vojo
Kaj ankaŭ kiam en prizon'
Sed pli bele popolĥoro
Tie kantas kordeziron.

Sur tero mi vidas ion
Pli gravan, ol ĉu estas Di':
Ke neniu kraĉu sangon
Por ies poŝojn ŝveligi.

Ĉu Di' pri l' malriĉul' zorgas?
Eblas ke jes, eblas ke ne.
Sed ja unu fakto certas:
Li manĝas ĉe l' mastroj gaste.
Un día yo pregunté:
Abuelo, dónde está Dios.
Mi abuelo se puso triste,
y nada me respondió.

Mi abuelo murió en los campos,
sin rezo ni confesión.
Y lo enterraron los indios,
flauta de caña y tambor.

Al tiempo yo pregunté:
¿Padre, qué sabes de Dios?
Mi padre se puso serio
y nada me respondió.

Mi padre murió en la mina
sin doctor ni protección.
¡Color de sangre minera
tiene el oro del patrón!

Mi hermano vive en los montes
y no conoce una flor.
Sudor, malaria, serpientes,
la vida del leñador.

Y que naide le pregunte
si sabe donde está Dios.
Por su casa no ha pasado
tan importante señor.

Yo canto por los caminos,
y cuando estoy en prisión
oigo las voces del pueblo
que canta mejor que yo.

Hay un asunto en la tierra
más importante que Dios.
Y es que nadie escupa sangre
pa que otro viva mejor.

¿Que Dios vela por los pobres?
Talvez sí, y talvez no.
Pero es seguro que almuerza
en la mesa del patrón.

Originalmuziko
Tradukis: Stéphane Brault

8.11.2013

Matthew Arnold: Dover-Strando (Dover Beach)

Ĉi-nokte l' mar' trankvilas.
Plenas la tajd', belkuŝas Lun'
Sur l' markolar'; ĉe l' franca bord' ekbrilas
Lumet', forestas; Anglaj klifoj staras;
Glimaj kaj vastaj, ĉe la kalma strand'.
Venu fenestren, noktvent' dolĉas nun!
Nur, de la longa ŝaŭma rand'
Kie, mar-renkontante, ter' lunklaras,
Aŭdu! La gratan, jen, roradon
De l' silikar' per ond' tirata, forte,
Kaj reĵetata, kie nun altmaras1;
La ondoj ekas, finas, la revoj'
Tremritmas, eke lantas, porte
por l' ton'2 eterna de malĝoj'.

Sofoklo long-antaŭe
Ĝin aŭdis ĉe l' Egea, ĝi en menson
Malklarajn portis al-, refluojn, laŭe,
De l' hom-mizero; ni
Ĉi-sone ankaŭ trovas penson,
Kiam audeblas dist-Nordmare ĝi.

La Mar de l' Fid'
Ja iam plenis, ĉirkaŭ l' tera bord'
Ĝi kuŝis kvazaŭ zonfaldar' en rond',
Sed nun aŭdeblas nur
La morna, longa, fuĝa misakord'
Traktanta, laŭ la spir'
De l' noktvent', tristan – laŭ la rifa mur' –
Kaj nudan gruzon de la mond'.

Ho, kara, veru ni
Unu al la alia! L' estaĵar'
Kuŝanta, ŝajne, en sonĝecmalklar',
En belo, jen, tioma kaj vari',
Ne plenas ja de ĝoj', am', ajn-lumlamp',
Certeco, dolorhelpo, nek de pac';
'as ni ĉi tie kvazaŭ en noktspac'
Kun konfuzalarmar' pri flug', penramp',
Sur sensciula batalkamp'.
The sea is calm to-night.
The tide is full, the moon lies fair
Upon the straits; on the French coast the light
Gleams and is gone; the cliffs of England stand;
Glimmering and vast, out in the tranquil bay.
Come to the window, sweet is the night-air!
Only, from the long line of spray
Where the sea meets the moon-blanched land,
Listen! you hear the grating roar
Of pebbles which the waves draw back, and fling,
At their return, up the high strand,
Begin, and cease, and then again begin,
With tremulous cadence slow, and bring
The eternal note of sadness in.

Sophocles long ago
Heard it on the Agaean, and it brought
Into his mind the turbid ebb and flow
Of human misery; we
Find also in the sound a thought,
Hearing it by this distant northern sea.

The Sea of Faith
Was once, too, at the full, and round earth's shore
Lay like the folds of a bright girdle furled.
But now I only hear
Its melancholy, long, withdrawing roar,
Retreating, to the breath
Of the night-wind, down the vast edges drear
And naked shingles of the world.

Ah, love, let us be true
To one another! for the world, which seems
To lie before us like a land of dreams,
So various, so beautiful, so new,
Hath really neither joy, nor love, nor light,
Nor certitude, nor peace, nor help for pain;
And we are here as on a darkling plain
Swept with confused alarms of struggle and flight,
Where ignorant armies clash by night.

1: Kie la maro nun altas
2: Portante la tonon